Tosefta | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | klasika rabena literaturo | ||||
| |||||
Tosefta aŭ Tosefto (en Judbabilona aramea תוספתא "suplemento, aldono") estas kompilaĵo de la juda parola tradicio (Torao) el la fino de la 2a jarcento, nome la periodo de la Miŝno.
Laŭ la tradicio, ĝi estis kompilita en la jaro 189.[1] La Tosefta multe korespondas kun la Miŝno, kaj havas la samajn dividojn por sedarim ("ordonoj") kaj maseĥot ("traktatoj"). Ĝi estas verkita ĉefe en Miŝna Hebrea, kun iome en Aramea.
Foje la teksto de la Tosefta konsentas preskaŭ laŭvorte kun la Miŝno. Foje estas gravaj diferencoj. La Tosefta ofte atribuas leĝojn kiuj estas anonimaj en la Miŝno al tiel nomitaj Tannaim (miŝnaregistritaj rabenoj). Ĝi pliigas la grandon de la Miŝno pere de aldonaj glosoj kaj diskutoj. Ĝi havigas aldonan aggadah-an kaj midraŝan materialon, kaj foje kontraŭdiras la Miŝnon en la konsidero de la Juda leĝaro, aŭ en la atribuo de nomo al leĝo.